Januaro 2018

Nu, mi tute ne plenumis mian resolucion skribi ĉiutage dum Januaro. Tamen mi priskribos la aferojn de la monato.

Post novjara ferio mi revenis al mia nova laborejo, kaj daure programumis tie. La etoso en la oficejo ankoraŭ agrablas, kaj mi ĝuas paroli kaj labori kun miaj kolegoj.

Mi pasis unu tagon en malsanejo, bedaŭrinde, pro malofta atria fibrilacio. La kuracistoj devis ŝoki mian koron por reagordiĝi ĝin. Tia epizodo okazis naŭ- aŭ dek-foje dum la lastaj dudek jaroj, do estas iome rutina. Tamen estas zorgiga je mia edzino.

Sed nun ĉiu fartas bone.

Novjara Resolucio

Kiel novjara resolucio, mi volus skribi ĉiutage pri la okazaĵoj de la tago. Mi komencos hodiaŭ por ekzerci. Ĝis nun mi neniam kapablis verki taglibron. Tamen mi provos.

HodiaÅ­ mi reportis du kaviojn al la bestoŝirmo, de kie ni “adoptis” ilin antaÅ­ kelkaj tagoj. Dum longa tempo mi volis adopti etan beston, por ke la infanoj lernu kunvivi kaj interagi kun bestojn. Mian filiĉon teruras etaj bestoj kiel katoj kaj hundoj, do mi volas ke li alkutimiĝu pri ilin. Sed mia edzino allergiĝas je katoj, kaj mia filino allergiĝas je hundoj. Do ni adoptis du kaviojn. Ni aĉetis kaĝon kaj meblojn kaj nutraĵojn. La precipa manĝaĵo de kavioj estas fojno. Do ni aĉetis grandan blokon da fojno.

Do kompreneble dum la du lastaj tagoj ni malkovris, ke mi mem allergiĝas je fojno.

La filino kaj la filiĉo ploris, sed ili komprenis, ke ni ne plu povus restigi la kaviojn. Mi reportis ilin, kaj donis la meblojn ktp al la bestoŝirmo.

Poste ni renkontis mian bopatrinon por manĝi suŝion, kaj post manĝi ni iris al butikaro por aĉeti hartondon por la filiĉo. En la butikaro estis eta karuselo, kiun la infanoj, post longa petado, rajtis rajdi.

Sekve hejmen por vespermanĝo, filmo, kaj lito.

Legi Plu

En mia lasta posto mi rakontis pri mia eklegado de La Mastro de l’Ringoj. Mi nun atingis la sekcion en kiu Frodo kaj Sam marŝas kune kun Golumo ĉirkaÅ­ la landlimoj de Mordoro. Tiun sekcion mi neniam ĝuis tiom, kiom mi ĝuis la ceterajn partojn. Äœi sentigas min malkomforte. Mi ne diras, ke la resto de la verko estas afabla kaj komforta! Sed la malrapida progreso de Frodo kaj Sam ŝajnas solece, misaÅ­gure. Precipe post la unua legado, ĉar oni jam konas la venontajn ĝenojn. Tamen mi celas tute legi, ĉar mi legas ĝin tiom plibonigi mian lerton, kiom min amuzi.

Esperanta Legado

Mi aĉetis antaÅ­ kelkaj jaroj La Mastro de l’ Ringoj de J. R. R. Tolkien, kaj komencis legi ĝin. Sed estis malrapide, kaj ĝeniĝe, ĉar mi kutimas legi angle tre facile kaj flue. Sed dum la lastaj du aÅ­ tri semajnoj ŝajnas ke mi atingis novan lertnivelon, ĉar mi eblas legi multe pli rapide. AntaÅ­ nun mi apenaÅ­ sekvis la hobitojn for de la Provinco, sed ĉimomente oni restas en Rivendelo. Min amuzas esti pliboniganta mian lerton je iu temo. Prizorgi du infanoj malviglecigas min.