Januaro 2018

Nu, mi tute ne plenumis mian resolucion skribi ĉiutage dum Januaro. Tamen mi priskribos la aferojn de la monato.

Post novjara ferio mi revenis al mia nova laborejo, kaj daure programumis tie. La etoso en la oficejo ankoraŭ agrablas, kaj mi ĝuas paroli kaj labori kun miaj kolegoj.

Mi pasis unu tagon en malsanejo, bedaŭrinde, pro malofta atria fibrilacio. La kuracistoj devis ŝoki mian koron por reagordiĝi ĝin. Tia epizodo okazis naŭ- aŭ dek-foje dum la lastaj dudek jaroj, do estas iome rutina. Tamen estas zorgiga je mia edzino.

Sed nun ĉiu fartas bone.