Novjara Resolucio

Kiel novjara resolucio, mi volus skribi ĉiutage pri la okazaĵoj de la tago. Mi komencos hodiaŭ por ekzerci. Ĝis nun mi neniam kapablis verki taglibron. Tamen mi provos.

HodiaÅ­ mi reportis du kaviojn al la bestoŝirmo, de kie ni “adoptis” ilin antaÅ­ kelkaj tagoj. Dum longa tempo mi volis adopti etan beston, por ke la infanoj lernu kunvivi kaj interagi kun bestojn. Mian filiĉon teruras etaj bestoj kiel katoj kaj hundoj, do mi volas ke li alkutimiĝu pri ilin. Sed mia edzino allergiĝas je katoj, kaj mia filino allergiĝas je hundoj. Do ni adoptis du kaviojn. Ni aĉetis kaĝon kaj meblojn kaj nutraĵojn. La precipa manĝaĵo de kavioj estas fojno. Do ni aĉetis grandan blokon da fojno.

Do kompreneble dum la du lastaj tagoj ni malkovris, ke mi mem allergiĝas je fojno.

La filino kaj la filiĉo ploris, sed ili komprenis, ke ni ne plu povus restigi la kaviojn. Mi reportis ilin, kaj donis la meblojn ktp al la bestoŝirmo.

Poste ni renkontis mian bopatrinon por manĝi suŝion, kaj post manĝi ni iris al butikaro por aĉeti hartondon por la filiĉo. En la butikaro estis eta karuselo, kiun la infanoj, post longa petado, rajtis rajdi.

Sekve hejmen por vespermanĝo, filmo, kaj lito.