Reaj Personaj Aferoj

Ĉar mi reekskribis ĉi tie, taglibrindas. Do jen mia semajno:

Mi forte volas min reekekzerci (eble mi tro usas “re-ek-” :-). Do ĉi tiu semajno mi vekiĝis baldaÅ­, por min promenigi matene. Bone, lunde kaj marde. Marde mi sentiĝis tre malbone, do mi estis kuŝonta ankaÅ­ baldaÅ­. Sed Jack Aubrey kaj Stephen Maturin pruvis tro interesaj, kaj mi nur dormis ordinarlonge.

Merkredo, mi decidis, estos ripoza tago. Konfese estas malfacile. Kiel iu diris: la propro rigardas ia granda ŝanĝo kiel morto. Do la interna rezisteco grandas. Tamen mi determiniĝas plenumi.