Lingva Demando

Bebineto Emily videble estas kreskanta ĉiutage. Hieraŭ kuŝante en ŝia liteto ŝi klare kaj cele frapis ludileton pendigitan je la lita flanko. Poste dum mi nutris ŝin de patrin-lakta botelo, ŝi uzis sian brakon movi la botelon al pli konvena loko.

Baldaŭ ŝi ekparolos!

Nun staras la demando: kiun linvon paroli krom la angla? Ne estas demando ĉu uzi aliajn lingvojn! Sed estas multaj lingvoj, kaj nur iometo da tempo.

Mi kompreneble unue pensis pri Esperanto, ĉar mia Esperanta povo pligrandas ol mia Klingona, la sola alia lingvo, kion mi esploris en iom da detalo. Mi studiis la Klingonan antaŭ dudek jaroj, do mi forgesis la plejparton.

Mia preskaŭ sola kritiko de Esperanto estas, ke ĝi retenas malbonan patriarkan econ. Ekzistas reformoj, ekzemple riismo, sed mi ne scias ĉu ĝi subteniĝas.

Legi nuntempe la mirinda In the Land of Invented Languages, per Arika Okrent, memorigis min pri la lingvo Láadan. Ĝin kreis Suzette Hadin Elgin por esplori virinajn aferojn, kiujn ne povas facile esprimiĝi per niaj aktuala patriarkaj lingvoj.

Inter multaj interesaj trajtoj, en Láadan la ina estas la nemarkata sekso, kaj Láadan ankaŭ estas tona lingvo.

Do mi pensas, ke estos interesa provo. Sed mi (elble ni) devu lerni Láadan rapide!

Loĝante en Vankuvero, Emily certe lernos la Francan kaj la Mandarenan. La Francan per siaj gepatroj, kaj la Mandarena espere per la najbaroj.

Oni ne povas koni tro da lingvojn!

Kia Monato

Ĉi tiu monato min stresigas*. La materna Andrea jam plisentas gravedecajn efikojn, kaj ni komencis la mil unu patrecajn faraĵojn.

Antaŭ du semajnoj, mia avino ekmalsanis. Mia patro revenis de Qatar ŝin vidi, sed ŝi mortis iam antaŭ ke li alteriĝis. Kelkaj da mia familio ekgastis ĉi ni, do ni ne multe povas esti sole. La funebraĵoj, en kio mi evidente kantos, okazos je la venonta mardo.

Inter ĉiuj Andrea kaj mi vidis tri-ampleksan ultrasonan imagojn de nia naskiĝonta filino. Nin tre afekciis.

* Ne havante mian vortaron ĉe laborejo, mi ne certas, ĉu “stres” estas prava esperanta vorto.

I blame Al Gore / Mi Kulpigas na Al Gore

So we took a long weekend and went out to Sequim, Washington, on the Olympic peninsula (the town’s name is pronounced as one syllable, which often occasions snickering). Very pretty country, with fields of tulips and lavender, and bluffs above the placid strait of Juan de Fuca.

Marred a little by the inch of snow we got on Saturday.

/

Ni ja prenis etenditan semajnfinon, kaj veturis al Sequim, Washington, je la duoninsula Olimpika (la nomo prononciĝis unusilabe, ofte okazigante ridetojn). Tre bela pejzaĝo: kampoj de tulipoj kaj lavendoj, kun krutaĵetoj apud la serena markolo de Juan de Fuca.

Iomete difektita per la du centimetroj de neĝo sabate.