La Loriko de Sankta Patriko

  Mi leviĝas hodiaŭ
    Per potenca forto,
    Alvoke la Triunon,
    Krede pri la trieco,
    Konfese la unuecon de la kreanto de kreato.

  Mi leviĝas hodiaŭ
    Forte per la Baptado de Kristo,
    Forte per lia Krucado kun Enterigo,
    Forte per lia Releviĝo, kun Supreniro,
    Forte per lia Subiro por la lasta Juĝo.

  Mi leviĝas hodiaŭ
    Per forteca de Ĥerubim-amo,
    Per Anĝela obeeco,
    Per Ĉefanĝela servo,
    Per Espero de releviĝo al rekompencon,
    Per Patriarkaj preĝoj,
    Per Profetaj antaŭdiroj,
    Per Apostolaj predikoj,
    Per Konfesemaj fidoj,
    Per Virga sunkulpeco,
    Per Justulaj agoj.

  Mi leviĝas hodiaŭ
    Per potenco de Cielo,
    Per lumo de Suno,
    Per brilo de Lumo,
    Per pompo de Fajro,
    Per rapido de Fulmo,
    Per rapideco de Vento,
    Per profundaĵo de Maro,
    Per stabilo de Tero,
    Per firmo de Roko.

  Mi leviĝas hodiaŭ
    Dea forto min pilote,
    Dea potenco min fortige,
    Dea saĝeco min gvide,
    Dea okulo min antaŭvide,
    Dea orelo min aŭde,
    Dea parolo min porplede,
    Dea mano min garde,
    Dea vojo min antaŭeste,
    Dea ŝildo min protekte,
    Dea armeo min sekurige:

    Kontraŭ diabla insidoj,
    Kontraŭ malvirta tentoj,
    Kontraŭ natura klinoj,
    Kontraŭ ĉiu, kiu deziras por mi fatalo,
    Proksime kaj malproksime,
    Sole kaj malsole.

  Mi hodiaŭ vokas ĉi ĉiuj potencoj inter mi kaj ĉi tiaj malbonoj:
    Kontraŭ ĉiu kruela senmizerikorda forteco, kiu kontraŭus mian
      korpon kaj mian animon,
    Kontraŭ literumoj de malvera profetoj,
    Kontraŭ leĝaĉoj de malkristaneco,
    Kontraŭ malvera leĝoj de herezuloj,
    Kontraŭ malico de idolaneco,
    Kontraŭ ensorĉoj de gesorĉistoj,
    Kontraŭ ĉiuj scioj, kiu endanĝerigas korpon kaj animon.

  Kristo min protektu kontraŭ veneno, kontraŭ brulo, kontraŭ drono,
    kontraŭ vundo, por ke veniĝas abunda rekompenco.

  Kristo kun mi, Kristo antaŭ mi, Kristo malantaŭ mi, Kristo en mi,
    Kristo sub mi, Kristo super mi, Kristo dekstren, Kristo
    maldekstren, Kristo en larĝeco, Kristo en longo, Kristo en
    alteco.  Kristo en la koro de ĉiu, kiu pensas pri mi.  Kristo en
    la buŝo de ĉiu, kiu parolas pri mi.  Kristo en ĉiu okulo, kiu vidas
    min.  Kristo en ĉiu orelo, kiu aŭdas min.

  Mi leviĝas hodiaŭ
    Per potenca forto,
    Alvoke la Triunon,
    Krede pri la trieco,
    Konfese la unuecon de la kreanto de kreato.

  Savo estas de la Sinjoro.  Saveco estas de la Sinjoro.  Savo estas de
    Kristo.

  Via savo, ho Sinjoro, ĉiam estu kun ni.

  Amen.