Nova Jaro

La semajnoj de la lasta jaro jam estas preskaŭ forgesitaj, ĉar reestas la ordinara rutino de laboro kaj hejmaj vesperoj.

Kristnaske ni manĝis agrable kun amikoj. Demandu iom pri la meleagro, kiu ne kuiriĝis.

Dum la sekva semajno ni ferias en Palm Springs kun la tuta familio de la bela Andrea. Estas vere ĝueble malstreĉiĝi kaj fari nenion. Iom me scivolas kial homoj sin devigas multe fari dum iliaj ferioj. La valoro de sin ripozi ne troigiĝas!