La EÅ­stona Manifesto

La Eŭstona Manifesto estas deklaro de nova maldekstra movado, kiu volas reveni al ĝiaj radikoj.

Jen mia malsperta traduko:

A. AntaÅ­klarigo

Ni estas demokratoj kaj progresemuloj. Ĉi tie ni proponas freŝa politika vicigo. Multoj da ni apartenas al Maldekstra, sed la principoj, kiujn ni detalas, ne estas eksklusivaj. Kontraŭe, ni etendas la manon krom la socialisma Maldekstra al egalrajtecaj liberaluloj kaj aliuj sendube sindevontigitaj al la demokratio. La progresa opinia reformo, al kio ni celas, ja necesigas apartigi la Maldekstra fortojn, kiuj restas fidele al ĝiaj aŭtentikaj valoroj, kaj skoloj, kiuj estas montriĝinta iom tro fleksebla pri tiuj valoroj. Ĝi necesigas sin alianci kune kun veraj demokratoj, aŭ socialismaj aŭ ne.

Ĉi tiu iniciato trovas ĝiajn radikojn en, kaj trovas ĝian voĉdonularon per, la interreto, precipe la “blogosfero”. Tamen ni perceptas, ke ĉi tiu voĉdonularon subreprezentiĝas aliloke en multe da la amakomunikiloj kaj la aliaj forumoj de aktuala politika vivo.

La jena aserto de principaj estas cela deklaro. Ĝi inaŭguras nova retejo, kiu servos kiel rimedo por la opinia skolo, kiun ĝi esperas reprezenti, kaj la kelkaj fundamentaj blogoj kaj aliaj retejoj, kiuj subtenas ĉi tiun alvokon al progresa revicigon.

B. Deklaro de Principoj

1. Pro Demokratio

Ni sindevontiĝas al demokrataj normoj, procedoj kaj strukturoj: libera opinio, libera asembleo, liberaj elektoj, apartigo de leĝdona, estrara kaj juĝa potencoj, kaj apartigo de ŝtato kaj religio. Ni valoras la tradiciojn, la instituciojn, kaj la heredaĵon de bona direktado, de tiuj landoj, en kiuj sukcesis liberaj pluralismaj demokratioj.

 

2. Neniu Pardonpeto por Tiraneco

Ni rifuzas forpermesi aÅ­ malsevere “kompreni”, reakciajn reĝimojn kaj movadojn, en kiuj la demokratio estas malama malamiko: reĝimoj, kiuj perfortas ĝiajn proprajn popolojn, kaj movadoj, kiuj aspiras agi same. Ni firme apartigas nin kaj tiujn maldekstran liberalan voĉojn, kiuj rapide ofertas pardonpetan klarigon pri tiaj politikaj fortoj.

 

3. Homaj Rajtoj por Ĉiuj

Ni konsideras precizaj universalaj la fundamentojn homajn rajtojn kodigitaj en la Universala Deklaro, devige ĉiujn ŝtatojn kaj politikajn movadojn, efektive ĉiuj. Malobservoj de tiuj rajtoj kondamniĝu, egale kiuj ajn prirespondecas ilin, kaj senrigarde la kulturon kuntekston. Ni malakceptas la duoblajn normojn, kun kiuj multaj de memproklamita progresa opinio aktuale funkcias, trovante (tamen tute verajn) malobservojn de homaj rajtoj pli proksime al hejmo aŭ faritaj per iuj malfavoritaj registraroj, pli bedaŭrindega ol aliaj malobservoj, kiuj estas senkaŝe pli malbonaj. Ni malakceptas ankaŭ la kulturan relativisman opinion, laŭ kiu tiuj bazaj homaj rajtoj ne konvenas al iuj nacioj aŭ popoloj.

 

4. Egaleco

Ni adoptas ĝeneralan egalrajtecan politikon. Ni atendas progreson je rilatoj inter la seksoj (ĝis plena seksa egaleco atingiĝos), inter malsamaj etnaj komunumoj, inter diversaj religianoj kaj senreligianoj, kaj inter homoj de diversaj seksaj orientiĝoj — kaj ankaÅ­ al pli larĝa socia kaj ekonomia egaleco ĉiuflanke.

Ni lasas sendecide, kiel afero pri kiu estas diferencaj vidpunktoj inter ni, la debato pri la plej bonaj ekonomiaj formoj de tiu pli larĝa egaleco, sed ni aprobas la interezojn de ĉilokaj laboristoj, kaj ilian rajton organizi defendante tiujn interezojn. Demokrataj laborsindikatoj estas la fundamentaĵaj organizoj por defendi laboristajn interezojn, kaj ili estas unu el la plej gravaj fortoj por homaj rajtoj, demokrat-promocio, kaj egalrajteca internaciismo. Laboraj rajtoj estas homaj rajtoj. La universala adopto de la Internaciaj Laboraj Organizaj Konvencioj — aktuale rutine ignorita per registaroj tra la tuta monda — estas prioritato nia.

Ni sindevontiĝas al defendi la rajtojn de infanoj, kaj al protekti homojn kontraŭ seksa sklaveco kaj ĉia organizaĵa misuzo.

 

5. Evoluado por Libereco

Ni adoptas tutmondan ekonomian evoluadon kiel libereco, kaj ni kontraŭstaras strukturan ekonomian perforton kaj ekologian degeneradon. La nuntempa vastigado de tutmondaj merkatoj kaj libera komercado ne lasiĝu servi la mallarĝajn interezojn de malgranda kompania elito en la evoluintaj landoj kaj ilia asociuloj en evolulandoj. La beneficoj de grandaskala evoluado per la vastigo de tutmonda komerco devas distribiĝi tiom vaste kiom eble, por servi la sociajn kaj ekonomiajn interezoj de laboristoj, kultivistoj kaj konsumantoj en ĉiuj landoj. Tutmondiĝo devas signifi tutmondan socian integrigon kaj devontigon al sociala justeco. Ni aprobas radikalan reformon de la gravaj institucioj de la tutmonda ekonomia administrado (la Monda Komerca Organizo, la Internacia Monfonduso, la Monda Banko) por atingi tiuj celoj, kaj ni aprobas justa komercado, pli da helpo, ŝulda nuligo kaj la Kampajno Fari Malriĉecon Historia. Evoluado povas grandi vivekspekton kaj vivĝuadon, facilige ŝarĝegan laboron kaj mallongige la labortagon. Ĝi povas porti liberecon al junuloj, eblecojn esplori al mezjaruloj, kaj sekurecon al maljunuloj. Ĝi vastigas horizontojn kaj eblecojn vojaĝi, kaj helpas ekamikigi fremdulojn. Tutmonda evoluado devas celiĝi laŭ maniero konsistige de daŭriga ekologia grandeco.

 

6. KontraÅ­ KontraÅ­usonismo

Ni rifuzas senkvalifike la kontraŭusonismon nuntempe infektante tro da maldekstra liberala (kaj iom konservativa) penso. Ne estas afero konsideri la Usono kiel modela socio. Ni konas ĝian problemojn kaj mankojn. Sed ĉi tiuj iome partopreniĝas per tutaj evoluintaj landoj. La Usono estas granda lando kaj nacio. Ĝi estas la hejmo de forta demokratio kun nobla tradicio, kaj al ĝi apartenas daŭraj konstituciaj kaj sociaj atingoj. Ĝiaj popoloj estas produktinta viglan kulturon, kiu estas la plezuro, la fondlibro kaj la envio de milionoj da homoj. Ke Usona eksterlanda polotiko ofte kontraŭis progresajn movadojn kaj registarojn kaj subtenis reirigajn kaj absolutismajn, ne pravigas ĝenerala antaŭjuĝo kontraŭ aŭ la lando aŭ ĝia popolo.

 

7. Pro Duaŝtata Solvo

Ni agnoskas la rajton de ambaŭ la Israela kaj Palestina popoloj memdetermini en la kadro de duaŝtata solvo. Ne povas esti akceptabla rezolucio de la Israela-Palestina konflikto, kiu subigus aŭ nuligus la pravajn rajtojn kaj interezojn de unu el la flankoj de la disputo.

 

8. KontraÅ­ Rasismo

Por liberaluloj kaj la Maldekstra, kontraÅ­rasismo aksiomas. Ni kontraÅ­as ĉian rasisman antaÅ­juĝon kaj konduton: la kontraÅ­enmigrintan rasismon de la ekstrema Dekstra; triban kaj inter-etnan rasismon; rasismon kontraÅ­ homoj de Islamaj landoj kaj iliaj posteuloj, precipe kovre per la Milito KontraÅ­ Teroro. La lastatempa revigliĝo de alia tre malnova formo de rasismo, la antisemitismo, ankoraÅ­ ne prave agnoskiĝas inter maldekstra kaj liberala grupoj. Iuj ekspluatas la pravajn plendojn de la Palestina popolo okupita per Israel, kaj kaŝas antaÅ­juĝon kontraÅ­ la Juda popolo sub la formulo de “KontraÅ­cionismo”. Evidente ni ankaÅ­ rifuzas ĉi tia rasismo.

 

9. Unuiĝinta Kontraŭ Teroro

Ni kontraŭas ĉian terorismon. La intenca celanto de civiluloj estas krimo laŭ internacia juro kaj ĉiuj agnoskitajn milit-kodojn, kaj ne praviĝas argumente, ke fariĝas pravcele. La terorismo inspirata per Islamisa ideologio hodiaŭ disvastiĝas. Ĝi minacas demokratajn valorojn kaj la vivojn kaj liberojn de homoj en multaj landoj. Ĉi tio ne pravigas antaŭjuĝon kontraŭ Islamanoj, kiuj estas ĝiaj ĉefaj viktimoj, kaj inter kiuj troviĝas iuj el ĝiaj plej kuraĝaj oponantoj. Tamen kiel ĉiu terorismo, ĝi estas batalinda kaj ne senkulpinda minaco.

 

10. Nova Internaciismo

Ni adoptas internaciisman politikon kaj reformo de internacia juro — cele al tutmonda demokratiigo kaj evoluado. Humanitara interveno, kiam necese, ne estas afero ignori suvereneco, sed konvene iniciati ĝin inter la “komuna vivo” de ĉiuj popolj. Se ŝtato minimume protektus la komunan vivon de ĝia popolo (se ĝi ne torturus, murdus aÅ­ buĉadus ĝiajn proprajn civiliojn, kaj sufiĉigus iliajn plej bazajn vivajn bezonojn), ĝia suvereneco respektiĝus. Sed se la ŝtato abomene malobservus tiun komunan vivon, rezigniĝus ĝia aserto je suverenco, kaj estus devo de la internacia komunumo interveni kaj savi. Tiam malhumana sojlo transiriĝas, estas “respondeco proteki”.

 

11. Kritika Malfermeco

Ĉerpe la lecionon de la katastrofa historio de maldekstra apologio pri la krimoj de Stalinismo kaj Maoismo, kaj ankaÅ­ pli lastatempaj ekzercoj in la sama spirito (iom da la regao al krimoj de 9/11, la senkulpigo de sinmort-terorismo, la hontindaj aliancoj lastatempe starigitaj inter la “kontraÅ­milita” movado kun malliberalaj teokratoj), ni malakceptas la ideon, ke ne estas Maldekstraj oponantoj. Ni egale malakceptas la ideon, ke ne povas malfermon al ideoj kaj individuoj al dekstra. Maldekstruloj, kiuj sin aliancas kun, aÅ­ faras senkulpojn por, kontraÅ­demokrataj fortoj devus kritikitaj klare kaj honeste. KontraÅ­e, ni devus atenti liberalajn kaj konservatinvajn voĉojn kaj ideojn se ili helpas fortigi demokratajn normojn kaj praktikojn, kaj la batalon por homa progreso.

 

12. Historia Vero

Konekte kun la originalaj humanismaj impulsoj de la movado por homa progreso, ni emfazas la devo, kiun havu veraj demokratoj respekti la historian veron. Ne nur faŝistoj, Brulofer-neistoj kaj samuloj estas provinta neklari la historian kronikon. Unu el la Maldekstraj tragedioj estas, ke ĝia reputacio grandege kompromitiĝis ĉirilate per la internacia Komunista movado, kaj iuj ankoraŭ ne estas lerninta tiu leciono. Politika honesteco kaj rekteco estas ĉefaj devoj por ni.

 

13. Liberaj Ideoj

Ni subtenas la tradician liberalan liberecon de ideoj. Estas eĉ pli necese hodiaÅ­ aserti, ke interne de la kutimaj limoj kontraÅ­ voĉa kaj presa kalumnio kaj perfort-provoko, homoj devas esti libera kritiki ideojn — eĉ tutajn korpojn de ideoj — al kiu aliaj sindevontiĝas. Ĉi tiu inkluzivas la liberon kritiki religion, aÅ­ apartajn religiojn aÅ­ religio generale. La aliul-respekto ne necesigas resti silente pri ilia kredaro, kie ĝi estas juĝita mankiĝanta.

 

14. Fontvidebla Programaro

Kiel parto de la libera interŝanĝo de ideoj, kaj cele al esperigi komuna intelekta klopodo, ni adoptas la malferma evoluado de programaro kaj aliaj kreivaj verkoj, kaj ni kontraŭas patenti genojn, algoritmojn kaj natura faktoj. Ni malakceptas la retrospectivan etenaĵon de la intelekaj proprietaĵaj leĝoj al interezoj financaj de kompania kopirajt-posedantoj. La fontvidebla modelo estas kolektiva kaj konkurencema, kunlabora kaj meritokrata. Ne estas teoria idealo, sed elprovita realaĵo, kiu estas kreinta komunajn varojn kies potenco kaj fortikeco pruviĝis dum jardekoj. Efektive la plej bonaj komunaj idealoj de la scienca esplor-komunumo, kiu kaŭzis fontvideblan programaran kunlaboron, estas servinta homan progreson dum jarcentoj.

 

15. Valora Heredaĵo

Ni malakceptas timon de moderneco, timon de libereco, malraciemon, subigon de hominoj; kaj ni reasertas la ideoj, kiuj inspiris la grandajn varbadojn vokojn de la demokrataj revolucioj de la dekoka jarcento: libereco, egaleco kaj solidareco; homaj rajtoj; la serĉo de feliĉeco. Tiuj inspiraj ideoj fariĝis la heredaĵon de ĉiuj el ni per la socia-demokrataj, egalrajtecaj, feministaj kaj kontraÅ­koloniaj transformoj de la deknaÅ­a kaj dudeka jarcentoj — per la serĉo de sociala justeco, la havigo de bonfaro, la virfrateco kaj fratineco de ĉiuj gehomoj. Neniu eksterlasiĝu, neniu postlasiĝu. Ni estas partizanoj de ĉi tiuj valoroj. Sed ni ne estas fervoruloj. Ĉar ni ankaÅ­ ampleksas la valorojn de libera enketo, malferma dialogo kaj kreiva dubo, de prizorga juĝado kaj sento de la malobeemeco de la mondo. Ni kontraÅ­staras ĉiujn asertojn al totala nedisputebla aÅ­ nedisputema vero.

C. Ellaboradoj

Ni defendas liberaljn kaj pluralismajn demokratiojn kontraŭ ĉiuj, kiuj malgravigus la deferencojn inter ili kaj totalismaj kaj aliaj tiranaj reĝimoj. Sed tiuj demokratioj havas iliajn proprajn deficitojn kaj makojn. La batalo por evolui pli demokratajn instituciojn kaj procedojn, por pli rajtigi seninfluulojn, senvoĉulojn kaj tiujn posedantajn malmultajn politikajn rimedojn, estas konstanta parto de la tagordo de la Maldekstra.

La sociaj kaj ekonomiaj fundamentoj, sur kiuj la liberalaj demokratioj evoluis, markiĝas per profundaj malegalecoj de riĉeco kaj enspezo kaj la postvivo de nemeritita privilegio. Aliflanke, tutmondaj malegalecoj estas skandalo al la morala konscienco de la homaro. Milionoj vivas en grava malriĉeco. Ĉisemajne dekmiloj da homoj — precipe infanoj — mortas per eviteblaj malsanoj. Malegalecoj de riĉeco, aÅ­ inter individuoj aÅ­ inter landoj, arbitre dislokas vivŝancojn.

Ĉi tiuj aferoj staras kiel kulpigo kontraŭ la internacia komunumo. Ni Maldekstruloj, konforme al niaj propraj tradicioj, batalas por justeco kaj deca vivo por ĉiuj. Konforme al tiuj samaj tradicioj, ni ankaŭ devas batali kontraŭ potencaj fortoj de totalisma tiraneco, kiuj marŝas denove. La duajn ni batalu samtempe. Unu ne devas oferiĝi por la alia.

Ni malkonfesas la pensmanieron laÅ­ kiu la eventoj de Septembro 11, 2001 estis la meritita sekvo de la Usono, aÅ­ “komprenebla” konsidere pravajn plendojn rezulte de la Usona eksterlanda politiko. Kio fariĝis en tiu tago estsi ago de msakro, instigita per naÅ­za fundamentista kredaro kaj elaĉetita per nenio ajn. Neniu evitema formulo povas kaŝi tion.

La fondintaj subtenantoj de ĉi tiu deklaro havis malsamajn opiniojn pri la militistara interveno en Irako, ambaÅ­ pro kaj kontraÅ­. Ni agnoskas, ke estis racie eble ne konsenti pri la pravigo de la interveno, la maniero laÅ­ kiu ĉi plenumiĝis, la planado (aÅ­ ĝies manko) por la sekvo, kaj la esperoj por sukcesa efektivigo de demokrata ŝanĝo. Tamen ni unuiĝas en nia opinio pri la reakcia, duonfaŝista kaj murda karaktero de la Baathista reĝimo en Irako, kaj ni agnoskas ĝian demisiigon kiel liberigo de la Iraka popolo. Ni ankaÅ­ unuiĝas en la opinio, ke ekde la tago kiam tio okazis, la konvena koncerno de veraj liberuloj kaj maldekstruloj devis esti la batalo instali en Irako demokrata politika ordo kaj rekonstrui la landan infrastrukturon, krei post jardekoj de la plej brutala perforto vivo por Irakaj, kiun tiuj, kiuj vivas en demokrataj landoj, supozas normale — prefere ol deŝiri tra la rubo de la argumentoj pri interveno.

Ĉi tiu nin kontraÅ­igas ne nur al tiuj Maldekstraj, kiuj aktive parolis subtene la bandojn de ĵihadistoj kaj Baathistaj brutuloj de la tiel nomita Iraka rezisto, sed ankaÅ­ al aliaj, kiuj sukcesas trovi metodon sin situatingi inter tiaj fortoj kaj tiuj, kiuj provas alporti novan demokratan vivon al la lando. Ni egale malakceptas la emon paroli sendevonte al tiuj celoj, memtempe sindevontige onies energion kritiki politikajn oponantojn ĉe hejmo (supozate kaÅ­zante ĉiu malfeliĉeco en Irako), kaj takte silenciĝe pri la brutaj fortoj de la Iraka “insurekcio”. La multaj maldekstraj oponantaj de reĝim-ŝanĝo en Irako, kiuj ne eblis kompreni la konsiderojn, kiuj gvidis aliujn ĉe la Maldekstra ĝin aprobi, disdone anatemojn kaj ekskomunikojn, kaj lastatempe postule pardonpeton aÅ­ penton, perfidas la demokratajn valorajn, kiujn ili pretendas.

Vandalismo kontraÅ­ sinagogoj kaj Judaj tombejoj kaj atakoj kontraÅ­ Judoj pliiĝas en EÅ­ropo. “KontraÅ­cionismo” nuntempe estas evoluinta ĝis punkto kie supozataj organizoj de la Maldekstra konsentas gastigi senkaŝaj antisemitismaj parolantoj, kaj sin alianci kun antisemitismaj grupoj. Inter edukitaj kaj bonhavaj homoj troviĝas individuojn, kiuj malembarasiĝas aserti, ke la Irako milito bataliĝis nome de Judaj interezoj, aÅ­ fari aliajn “ĝentilan” kaj subtilajn aludojn al la danĝera efiko de Juda influo je internacia aÅ­ nacia politiko — remarkoj de speco tia, kia dum pli ol kvindek jaroj post la Brulofero neniu eblus fari sen publike sin malhonori. Ni staras kontraÅ­ ĉiuj tipoj de tia maltoleremo.

La malobservo de bazaj homaj rajtaj normoj ĉe Abu Ghraib, ĉe Guantanamo, kaj per la praktiko de “interpretado”, devus esti ĉiflanke kondamnita kiel tio, kio ĝi estas: foriro de universalaj principoj, por kies establo mem la demokrataj landoj, kaj precipe la Usono, portas la plej grandan parton de la historia aljuĝo. Sed ni malakceptas la duoblajn normojn per kiuj tro da Maldekstra traktas hodiaÅ­ kiel la plej malbonaj malobservoj de homaj rajtoj tiujn elfaritajn per la demokrataj landoj, dum reste silente aÅ­ iome silente pri malobservoj, kiuj ilin vaste preterkuras. Ĉi tiu emo atingas ĝis ke respondeculoj parolante por Amnestio Internacia, organizo kiu komandas grandegan tutmondan respekton pro ĝia valorega laboro dum kelkaj jardekoj, povas groteske publike kompari Guantanamo kaj la Gulago, povas aserti ke la leĝdonoj kiujn faris la Usono kaj aliaj liberalaj demokratioj dum la Milito KontraÅ­ la Teroro, konsistigas pli grandan atakon kontraÅ­ homaj rajtaj principoj kaj valoroj ol ion ni estas vidinta dum la lasta 50 jaroj, kaj defendiĝas per iuj maldekstraj kaj liberalaj voĉoj.

D. Konkludo

Estas gravega por la estonto de progresaj politikoj, ke homoj de liberala, egalrajteca kaj internaciisma vidpunkto parolu klare. Ni devas difini nin mem kontraÅ­ tiuj por kiuj la tuta progresa demokrata tagordo estas subiginta per ĉikovra kaj trosimpliga “kontraÅ­imperiismo” kaj/aÅ­ malamikeco de la aktuala Usona registaro. La valoroj kaj celoj, kiuj konvene konstitigas tiu tagordo — la valoroj de demokratio, homaj raitoj, la daÅ­ra batalo kontraÅ­ nepravigebla privilegio kaj potenco, solidareco kun popoloj batalantaj kontraÅ­ tiraneco kaj perforto — estas tioj, kioj plej daÅ­re difinas la formon de ia ajn Maldekstra, kio meritas alparteni.