Home > Journal > Vojaĝo al Afriko: La Unua Paŝo

Vojaĝo al Afriko: La Unua Paŝo

October 26th, 2004

Hodiaŭ mi iris al kliniko, por min vakciniĝi. Estas pli ol dek jaroj depost mia lasta vakcinado, do mi recevis multajn. La plej malbona estas la vakcino kontraŭ la flava febro. Ĝi doloriĝas mian brakon — ja la dekstra, ĉar jam estis multaj en mia maldekstra! Nun mankas nur letero de iu en Kamerunio, min invite, por obteni vison.

Laboro daŭras enue. Mi forirus post sekundo, se estas iu alia. Nuntempe mi devas lerni tute novan sistemon — kaj ĉi-uzante skribi novan programon, kies specifado ne ekzistas, antaŭ du semajnoj!

Iu mi diris, ke post ses monatoj oni revenos al lingvoj. Sed kiuj aliaj promesoj de la administruloj al mi iu ajn realiĝis? Nul. Nulo. Nenio. Do mi devas serĉi alie. Damne.

Categories: Journal Tags:
Comments are closed.